Kairo, vendredo 8a augusto 2000

Nia unua lando estis Israelo kie ni partoprenis en la Universala Kongreso ( http://esperanto.org/uk2000 ). Ni multe babilis kaj ni renkontis novajn geamikojn de diversaj landoj : Auxstralio, Brazilo, Usono, Israelo, Svedio, Nederlando... kaj Francio. Ni ricevis multe da gastigojn. Ni sxatis la kongreson sed ne estis multe da gejunuloj. Por la internacia vespero, ni kantis kun 4 Brazilanoj (Estacio, Adair, Sxirlene kaj Izacir) antau 600 personoj :
 

Frumaten' jam aperas ho kaj la roso falas lanta
Faladu roso de l'maten amatin' estas dormanta
Lasu gxin dormi do unu horo ne estas gxeno
Do bonvolu lasu gxin roso de la frumateno

Post la kongreso, ni iris kun niaj brazilaj geamikoj en la domo de Mitko kaj Irina en Amirim. Mitko, bulgara, kaj Irina, ukrajna, estas esperantistoj kaj logxas en Israelo de 7 jaroj.



Ilia domo ne estas granda sed ili havas grandajn korojn. Ni gxojis agrablajn momentojn kune. Post Israelo, ni iris al Jordanio sed ni ne trovis esperantistojn. Ni vizitis Petran kaj ni nagxis en la rugxa maro.

Por iri al Egiptio, ni trairis per sxipo sed dum la trairado, estis fajro kaj dum 2 horoj, nia sxipo haltis dum la nokto kaj estis maltrankviliga sed finfine ni atingis Egiption. En Egiptio, ni renkontis Jeanne kaj Ray Lecat , belgaj geedzoj, kiuj logxas en Sharm el sheikh. Ni restis 2 tagoj kune en ilia domo kaj ni vidis ilian sxipon kiu nomighas ESPERANTO sed momente gxi ne rajtas navigi. Tamen ni pensas ke gxi havas bonan nomon por navigi baldau;. Ni estas nun en Kairo (Le Caire) kaj ni pensas ke la vivo estas bela.



En oktobro, ni iros al Turkio......