Panajachel, GVATEMALO, sabato 8a septembro 2001


Hola amigos !

Post unu vojagxjaro en Mezoriento, Azio kaj Auxstralio, ni nun estas en Ameriko. Ni restis nur 2 semajnojn en Usono cxar tie la prezo por cxio estis tro granda.



Ni vidis kelkajn esperantistojn: Joel, direktoro de ELNA, Amanda, prezidentino de USEJ kaj granda vojagxantino, Miko kaj Cxarli en San Francisko kaj Hector en San Diego.



Ili montris al ni ilian urbon kaj ni logxis cxe Joel kaj Hector. Hector ekdonis al ni kelkajn kursojn pri la hispana lingvo. Fakte ne estas facile vojagxi en suda Ameriko sen paroli gxin.



Post Usono, ni petveturis kaj uzis buson tra Meksikio. Ni tre sxatis la malrapidan vivon de Meksikoj. Ni vizitis la esperantan klubon de Meksikurbo, kie ni logxis cxe Leonora (la filino de la prezidentino de la Meksika esperanta Asocio). En Oaxaka, ni ankau renkontis junajn gelernantojn pri Esperanto kaj gastis cxe la familia Garcia, kies 3 infanoj (Auxrora, Leandro kaj Alejandro) parolas Esperanton. Gabi, alia esperantistino, gvidis nin dum nia vizito de Monte Alban.

Nun ni estas en Gvatemalo, kie ni jam vizitis Tikal kaj la lagon de Atitlan.



Ni jam renkontis kelkajn geesperantistojn, kiuj gastigis nin en la cxefurbo, Gvatemala-urbo. Estas amuza ke preskau cxiuj esperantistoj, kiujn ni renkontis en Meksikio kaj cxi-tie ankau konas Philippe Chavignon , kiu multe vojagxas en tiu parto de la mondo.

Venontan semajnon Rachel vizitos alian esperantistinon en Quetzaltenango kaj mi (David) lernos la hispanan lingvon en Antigua. Unu semajno unu sen la alia: nova sperto!

Hasta luego