JOHANESBURG, la 2an de marto 2002

Ekde la 10a de januaro ni estas en Sudafriko, ricxa lando pri kulturo kaj historio. Normale ni intencis resti nur unu monato en tiu lando kaj estus nun en Malagasio. Sed la post prezidentelektamanifestadoj tie malebligis nian viziton. Ni devis nuligi niajn flugbiletojn cxar
ne plu estis flugoj por Malagasio. Geesperantistoj jam atendis nin tie do ni tre malgxojis. Alian fojon...



Tamen tiu malbona aventuro ebligis nin malkovri iom pli Sudafrikon. cxi-tie ni renkontis 15 geesperantistojn. Magali (el Fancio) kaj Harro (sxia sudafrika edzo) gastigis nin en Kapurbo dum unu semajno : ni kune vizitis Robben insulon, kie Nelson Mandela restis preskau 20
jarojn en malliberejo. Poste ni veturis buse lau la marbordo : belegaj pejzagxoj...



En Durbano, ni renkontis ankorau esperantistojn : Johano (sudafrikano) kaj Elisee, Barnabe kaj Joseph (fugxantoj el Kongo). Ni lernis multe pri la malfacila vivo de fugxantoj.

La celo de nia vojagxo estas ankau malkovri aliajn kulturojn : tial ni sxatis paroli kaj kunvivi kun "Zoulou", "Xhosa", "Ndebele" personoj... Estis tre interesa.

En Pretorio, okazis pro ni renkontigxo inter esperantistoj : tie estis Oskar kaj Julian (blankaj sudafrikanoj), Joseph (nigra kongolano) kaj Clement (nigra sudafrikano de Soweto). Ni estis tre surprizitaj kaj kontentaj renkonti Sowetanon.



Clement invitis nin por resti 2 tagojn en Soweto : memorinda ! Poste ni invitis lin en nia luita auxto por viziti siajn gepatrojn, kiujn li ne vidis de preskau unu jaro. Liaj rido kaj gxojo estis grandegaj... Kun li, ni eksploris
la Kruger parkon. Estis la unua fojo por Clement malkovri bestojn kiel gxirafon, zebron, elefanton... Fakte por ni estis la 3a parko kaj ni jam antau vidis leonojn, leopardon, hipopotamojn, rinocerosojn... sed ni tre sxatis revidi ilin.

Sudafriko placxis al ni ecx se kelkfoje ni sentis ke oni ne tre sxatas blankulojn... Tamen ni komprenas tion cxar la historio (Apartheid) pri diskriminacio... ne estas malproksima. Nur de 12 jaroj Mandela estis ankorau mallibera...

Ni profitos la venontan semajnon por iri en Lesotho, tre malgranda monta lando cxirkauxigita de Sudafriko. Certe ne estos geesperantistoj tie...