OUAGADUGU (BURKINO) Vendredon 19 aprilo, 2002

SALUTON 

Jam pli ol unu monato pasis ekde nia lasta mesagxo Benino, Togolando kaj nun Burkina Faso. Ni gxuas denove okcidentan afrikon, kiun ni jam sxatis antau 6 jaroj.

Ni malkovris Beninon dum 3 semajnoj kun Madeleine (franca amikino kiu prezidas neregistritan organizacion, kiu zorgas pri malricxaj infanoj en beninaj vilagxetoj). Sxi kaj siaj beninaj kunlaborantoj gvidis nin ege bone tra tiu mirinda landeto. Memorindaj festoj, belegaj pejzagxoj en la norda regiono Atakora, nekredeblaj donacoj (fruktoj, kokinoj...)...



Ni ankau renkontis kelkajn esperantistojn en Lokossa (urbeto de okcidenta Benino) kun kiuj ni multe babilis pri esperanta movado en Afriko. cxiuj bedauris la malfacilecon de la vivo por multaj el iliaj samlandanoj pro kiu oni ne interesigxas pri tiu lingvo, kiu sxajne ne helpos ilin por solvi iliajn problemojn. Same ni babilis kun togolandaj esperantistoj (el kiuj Koffi Gbeglo, afrika estrarano de UEA). Tamen la movado sxajnas suficxe vigla en Togolando, kie la nacia kongreso (je la fino de decembro) allogas esperantistojn el diversaj najbaraj landoj kaj ecx el Euxropo.

De kelkaj tagoj, ni atingis Ouagadougou ( la cxefurbo de Burkina Faso) por farigi la vizojn bezonatajn en la venontaj landoj (Malio kaj Moritanio). cxi-tie ni gastas cxe Germain, la juna prezidento de Burkina Esperanta Klubo, kiu klopodas revigligi la movadon en sia lando. Kun li ni gxuas studentan etoson kaj ripozas antau daurigi nian vojagxon.

Morgau buso veturigos nin en Malion. Jen la dezerto, la sablo, la varmecego...