São Paulo, BRAZILO  7-an januaro 2002
 

SALUTON KAJ BONAN NOVAN JARON 2002!

Ni esperas ke 2002 estos tre bona por vi kaj ke tiu jaro donos al vi multajn bonegagxojn. Ni ankau esperas ke 2002 estos pli paca kaj pacema por cxiuj. Por ni tiu jaro estos nia reven-jaro kaj la rekomenco de nia vivo en Francio, sed antau tio, Afriko!





Jam de 2 monatoj ni estas en Brazilo kaj hodiau ni flugos al Suda Afriko tra Parizo kaj Londono... En Brazilo, ni preskau povus pensi ke ni estis en Esperantio. Dum 2 monatoj, ni renkontis multajn geesperantistojn kaj logxis nur cxe ili. Pri Esperanto, estas freneza lando (ankau pri futbalo, sed tio estas alia afero).



Ni vizitis Campo Grande, Bauru, São Paulo, Brazilia (la cxefurbo), Brazlandia, Alto Paraiso, Salvador de Bahia kaj Rio de Janeiro... Brazilo ne estas unu lando, esta preskau unu kontinento... Ni sxatus danki cxiujn esperantistojn kiujn ni vidis, sed la listo estas tro longa... Ni havas multegajn memoragxojn. En cxiu urbo, kiun ni vizitis ni prezentis nian vojagxon kaj Esperanton. Ne nur en esperantaj kluboj sed ankau en lernejoj, en gazetejo, dum radia programo en Rio de Janeiro. 

Jen kelkaj memorindaj okazagxoj. Unue pri Bauru.



Ni petveturis el Campo Grande sed ne sukcesis iri gxis São Paulo en unu sola tago. Do ni kontaktis geesperantistojn de Bauru, la urbo kie ni estis. Sen problemo, oni akceptis nin. La familio Progiante donis al ni unu dorm-cxambron. La venontan tagon, ni restis en Bauru, cxar niaj novaj amikoj volis montri al ni ilian urbon. Do ni restis kaj en unu tago, ni prelegis en unu lernejo, en unu gazetejo kaj dufoje en la esperanta klubo. Sen ke ni avertu iu ajn, la esperanta klubo de Bauru faris multe por ni...



Kiam ni partoprenis al la universala Kongreso de Tel Aviv, ni renkontis 4 brazilojn de la grupo Nova Erao. Ni kantis kune kaj ili invitis nin en Brazlandia. Do,16 monatoj poste ni alvenis surprize en ilia domo. Ili estis konstruantaj unu lernejo proxime de ilia domo. Ni evidente helpis ilin. Ni faris la tegmenton. Por ni estis granda simbolo meti tegmenton sur unu lernejo. Kaj divenu la nomo de la lernejo... L.L.Zamenhof !

De longa tempo, oni parolis al ni pri Bona Espero, do ni iris por vidi... kaj sxategis... Ni renkontis Ursula kaj Giuseppe kiuj laboras bonvole por infanoj, kiuj ne havis multe da cxanco en ilia vivo. Estas tre agrabla lernejo perdita en la kamparo. Ni renkontis ankau kelkajn volontulojn de Germanio kaj Brazilo. Per Esperanto, ni povis komuniki kun la infanoj. Estas vere tre mirinda loko...



En Rio, la gepatroj de David kaj unu el liaj fratinoj, alvenis por festi kristnaskon kun ni. De tre longa tempo, ni ne vidis ilin. Ni havis problemon, cxar la familio de David ne parolas la esperantan lingvon, do ili estis devontaj iri en hotelo... tamen esperanta paro akceptis nin cxiujn en sia domo. Nekredebla afableco, cxu ne ? Ni tre dankas Almir kaj Zilda pri tio. Do ni igxis interpretantoj dum 10 tagoj kaj eble poste la familio lernos Esperanton...



Ni povus diri multe pri Esperanto en Brazilo... La plej grava estas : Partoprenu al la Universala Kongreso de Fortaleza se eblas al vi!!!

Hodiau, ni flugos al Sudafriko, tra Parizo kaj Londono... Aliaj aventuroj.