Delhi, HINDIO, la 15a de decembro 2000

Saluton el Hindio

Kiel vi fartas ? Cxu vi bone preparas kristnaskigxfeston au finon de Ramazano ?

Por ni, la vojagxo dauxras kaj, pere de Pasporta Servo, ni renkontis multajn esperantistojn en IRANO kie ni restis unu monato (preskau cxiam en esperantaj hejmoj !).



Ni gxojis tre agrablajn promenadojn, babiladojn, vizitojn... kun niaj novaj amikoj kiuj klopodis kaj sukcesis gxojigi nin. En Teherano kaj Mashhado, ni ecx parolis kun jxurnalistoj kiuj skribis artikolojn pri ni kaj esperanto. Ni neniam forgesos Reza, Amir, Mojtaba, Sorus, Sadegh, Hamid, Masud kaj Monir, Keyhan, Mohammad kaj la aliaj...

Malgrau nia mallonga restado en PAKISTANO (nur kvin tagoj), ni provis trajnon, buson kaj ecx riksxojn kaj ni dormis dum 3 noktoj en tiuj veturiloj. Ankau tie ni multe uzis esperanton. Ekzemple, ni iris al Multano, kiu estas la urbo kun la plej multaj esperantaj gastigantoj el kiuj Jawaid, kiu prezentis al ni sian urbon kaj esperantajn amikojn.




Li ankau aldonis al ni la eblecon renkonti la membrojn de la multana "Lion's club" (internacia organizacio kiu helpas la blindulojn): ili invitis nin en granda restoracio kie ni devis paroladi pri nia vojagxo kaj pri esperanto (bedauxrinde ili ne sciis gxin). Ni estis iom emuitaj! Ni ankau neniam forgesos Saeed kiu vojagx;is buse dum kvin horoj el Islamabado gxis Lahoro nur por
renkonti nin! Fakte, pakistanaj esperantistoj estas ege gastigemaj ecx; se en PAKISTANO oni kutime diras :"Agrabla estas la gasto se ne longe li restas." !!!

Nun, ni estas en Hindio de du semajnoj kaj ni sxategas tiun mirindan landon kie ni praktikis jogon kaj gxojis "rafting" sur la rivero "Ganga" en Risxikesxo kaj malkovris malgrandan parton de Himalayo el Almorao. Bedauxrinde, gxis nun, ni ne "esperantis". Fakte, ni nur vojagxas tra nordaj regionoj de Hindio kaj la plej multaj hindaj esperantistoj logxas sude.

Baldau la gepatroj kaj la tri fratoj de Rasxel alvenos en Dehlio kaj kune ni festos kristnaskigxfeston kaj la finon de la jaro vojagxante tra Rajasthano (alia belega regiono de Hindio!).

Post du monatoj en Hindio, ni iros al Nepalo kie ni jam kontaktis unu Esperantiston !

Gxis revido !