MALAYZIO, la 24-an de majo 2001Selamat petang! 

La cirklo estas fermita ! Fakte, ni trevojagxis Thajlandon, Laoson, Vjetnamion, Kambodion dum 2 monatoj kaj revenis al Thajlando. Bangkoko, moderna urbo ; malgrandaj vilagxoj en norda Laoso , Along Golfo, Hanojo, Hochiminh-urbo en Vjetnamio ; Angkor temploj en Kambodio... cxie malkovroj, renkontoj... La malbonegaj stratoj de Laoso kaj Kambodio ion dolorigis niajn dorsojn sed oni neniam sukcesas sen penoj !



Certe ni ne prenis suficxe da tempo por bone kompreni  tiun sud-orientan Azion, tiel malsimila al nia Euxropo kaj tiel diversa mem. Sed ni memoros pri la ridetoj de Thajlandanoj, Laosanoj, Kambodianoj kaj la afabla gastigeco de vjetnamaj esperantistoj (kluboj de Hanojo kaj Hochiminh-urbo). En la lando de Ho Chi Minh, ni ankau renkontis Boris kaj Veronique, gefrancianoj kiuj vojagxas, kiel ni pere de Esperanto kaj kiuj jam vizitis Afrikon, Sud-Amerikon kaj Nov-Zelandon.



Ni multe babilis (ecx krokodilis bedauxrinde..) pri niaj propraj spertoj kaj ni intercxangxis konsilojn kaj anekdotojn.

Hodiau ni estas en Malajzio cxe hong-konga esperantisto (Bill Mak, prezidento de IJK 2000) kiu logxas en Penango de unu jaro.



Morgau ni estos en Singaporo kaj postmorgau en Auxstralio : alia lando, alia kontinento, aliaj vivmanieroj...

Gxis baldau !