Katmandu, NEPAL, la 24 de februaro 2000

Saluton samideanoj,

Unue, jen kelkaj vortoj pri nia alvoko por helpi la viktimojn de la tertremo en Gujarat (Hinda Unio). Dankon al cxuj, kiuj respondis al gxi kaj permesis kunigi proksimume 1000 dolarojn. Nia flanke, ni transdonis tiujn donacojn al hindaj socialaj asocioj, kiuj iris al la tertremlokoj kelkaj tagoj post nia vizito (t.e. la 31/01 kaj la 23/02).

Poste, ni dauxrigis nian vojagxon tra Agra, la orbo de la Taj Mahal (belega sed tro multe kosta por fremduloj nun) kaj Varanasi, kie ni gxojis la etocon sur la bordo de la Gango.

Finfine, ni estas en Nepalo, kie ni jam vizitis la kvietan nacian parkon de Bardia renkontante nek rinoceroson nek tigron. Nun, ni malkovras Katmandun, kie ni estas gastigitaj de nepala esperantisto (kiel en Pune, en Hinda Unio, kie ni restis dum unu semajno). Hodiau ni ecx partoprenos la katmanduan semajnan esperantokluban renkonton.

Morgau, ni lacxos niajn migradosxuojn por komenci trisemajnan marsxadon cxirkau la Annapurnaj Montoj.

La 23an de marto, ni flugos al Bangkok (Tajlando) por atingi Laoson antau aprilo.



Klubo de Esperantistoj en Katmandu


Rasxel kaj monakoj


Himalaja montaro