Sucre, BOLIVIO, 8-an de novembro 2001

Saluton geamikoj!

Kiel vi fartas? Ni estas nun en Suda Ameriko.



Post nia restado en Guatemalo, ni vojagxis rapide tra Centra Ameriko (ni renkontis geesperantistojn en Kostarika) kaj suda Ekvadoro por atingi Peruon.



Tie ni logxis kelkajn tagojn cxe Gustavo Segami (kiu jam gastigis Boris kaj Veronique dum pasinta aprilo) kaj renkontis tre afablajn kaj gajajn esperantistojn.




Vidu: http://www.geocities.com/amikoj

Poste ni marsxis 4 tagojn lau la antikva vojo de la Inkoj, je kies fino estas la fama Machu Pichu: mirinda loko !



La lago Titikaka, nia segvanta etapo, ankau multe placxis al ni pro gxiaj belegaj akvo kaj insuloj. La 21an de oktobro, ni eniris Bolivion, kie la gepatroj de
Rachel alvenis 5 tagoj poste kaj ni vojagxis kune dum 12 tagoj.

Jen kelkaj memorindaj momentoj de tiu restado: la trajno inter Oruro kaj Uyuni, la festo de "cxiuj sanktuloj" (la 1an kaj 2an de novembro) kaj certe niaj 4 tagoj tra dezertaj, multkoloraj kaj mirindaj pejzagxoj en la regiono de Uyuni (precipe la fama "Salar" t.e. dezerto de salo). Pro la alteco (pli ol 3000 m) nia korpo ofte doloris kaj teo el koko (t.e. coca en la hispana) ne sufugxis por sanigi gxin sed, malgrau tiuj problemoj, ni ege sxatis Bolivion kaj la afablajn kaj kvietajn Bolivianojn.

Nun, ni iru al Brazilo ! Tie ni esperas renkonti multajn esperantistojn.