Sydney, la 10a de julio 2001.

Saluton el Auxstralio!

Jam preskau unu jaro pasis de kiam ni foriris el Francio! Ni vojagxis preskau 38000 km... En Auxstralio, ni iniciatis, acxetante propran auxton.



Multaj vojagxantoj agas tiel cxi-tie cxar estas tre facile: ni bezonis nur unu tagon por acxeti nian Ford Falkon en Darwin kaj ankau nur unu tagon por vendi gxin (je la sama prezo...) unu monato kaj duono poste en Sydney. Interese, cxu ne?

Per FiFi (estas la nomo de nia auxto, donita de la pasintaj francaj posendantoj ), ni gxuis pli da sendependenco kaj veturis 7000 km sur rugxaj teroj au bonaj bitumitaj vojoj. Survoje, ni vidis multegajn bestojn: krokodiloj, kanguruoj, evidente, birdoj, koaloj... kaj ecx baleno! Ni ankorau malkovris indigxenajn klerecon kaj popolon, laboris dum unu semajno en farmbieno kie oni kreskigas bovojn kaj ni nagxis lau la fama koralrifo.

Ni plurfoje estis gastigitaj de esperantistoj: Hazel Green el Oakey, kiun ni unue renkontis dum la lastan UK en Israelo, kay Anderson, kiu gvidi nin tra Brisbano kaj ni logxas en cxambro de la domo de Esperanto en Sydney.

Morgau ni vizitos Alan kaj Jo Turvey, kies filino, Karina, naskigxis la 6a de julio (t.e nia alventago en Sydney).



La 13an de julio ni flugos al Bali (Indonezio) por mallonga restado antau daurigi nian vojagxon al Kalifornio. Ni ne ankorau havas esperantajn kontaktojn en San Francisco sed ni esperas havi novagxojn baldau !