Teherano, la 1a de novembro 2000 :

Saluton de Rasxel kaj David

Post Egiptio, ni flugis gxis Istanbulo en Turkio kie ni gxojis agrablajn
vizitojn: tiu urbo estas tre bela. Ni vidis la bluan moskeon, la palacon de
Topkapi kaj aliajn belagxojn. Ni ankau renkontis kelkajn turkajn
esperantistojn (Ceylan, Murat, Zair, Can kaj Dural) kiujn ni multe dankas
pri ilia afableco. Kiam ni alvenis en Istanbulo, ni ne havis adresojn sed
dank'al reta mesagxo de Sabira (el Bulgario), ekzemple, ni sukcesis renkonti
Ceylan.
Ni ankau partoprenis la maratonon de Istanbulo tamen nur piedirante kiel
multaj gejunuloj kaj familioj : estis tre gxoja tempo por pli ol 10 000
personoj!

Ricevinte nian vizon por eniri Iranon, ni promenadis dum kelkaj tagoj tra la
belegaj pejzagxoj de Kapadokio sed tie, ni konis malvarmecon kaj ecx negxon!
La 45 degreoj de Egiptio estas vere for!
De Kapadokio gxis la landlimo inter Turkio kaj Irano, ni petveturis kaj ni
renkontis multe da afablaj turkanoj kaj kurdanoj. Ni ecx dormis en kamiono
kun du novaj amikoj kiuj ankau invitis nin por mangxi! David kondukis la
auxton de unu el niaj sxoforistoj cxar li estis tro laca!


Legante la novajhojn
Ni nun estas en Irano kie ni unue haltighis en Tabrizo cxe amiko kiun ni
renkontis en Istanbulo. Tuj ni gxojis la mirindan gastigecon de irananoj.
Kaj nun, ni estas en Teherano kun multe da esperantistoj (Amir, Reza,
Mojtaba, sorus) kiuj zorgas tre afable kaj korege pri ni. Ni ecx ne scias
kiel danki ilin! nia sola problemo estas la mangxagxo: ni mangxas tro multe
cxar gxi estas tre tre bone!

Invito en la familio de Mojtaba
kun Reza kaj Amir,
niaj esperantistaj amikoj de Teherano.

Ni ecx ricevis donacojn!


Unu el niaj dormcxambroj


Irano kiu petis scii,
kiel ni faras por renkonti gastojn en Irano...
"Esperanto" estas la respondo!

Diskuto kun alia "David" kiu vojagxas en Azio de 17 monatoj
Ni intencas viziti Esfahanon kaj Masxadon kie ni estas atenditaj de Keyhan,
esperantisto kun kiu ni korespondis. Tie Rachel festos sian naskigxfeston
(25 jaroj).

Hodiau ni ricevis nian vizon por iri en Pakistano kaj ni gxojas pri tio. La
vojagxo povas dauxri...