Dum la Vojagxo, ni ricevis multajn simpatikajn invitojn...ecx de landoj kie ni ne intencis iri...


El CXINIO :
Karaj,
Ghojon pro via informo el Hindio okaze de Zamenhofa Festo!
Mi kolektis pli 200 retadresojn de chinaj e-istoj, kaj al ili mi grupe dissendos vian informon. La china esperantisto atendas vian viziton. Esperante salutas
Chielismo WON

El ARGENTINO :
Saluton!
Ni deziras felichan kaj sukcesan vojaghon al Vi.!
Se vi venas el la Nordo, Usono, Meksikio, Kubo, Kolombio, Peruo, Bolivio, Chilio, vi povas transpasi Argentinon ghis Uruguaj ka Brazil. Ni atendos vin, en Bariloche, Neuken (Patagonio) Kordobo (en la centro) kaj Buenos Aires... au ankau Chako kaj Igvazuo (Kataraktoj) ghis Uruguaj kaj Brazil... Ni pretas gastigi vin ie ajn... La vojagho povas esti rapida au ne... lau via tempo.
Havu felichan vojaghon! ghis.
Roberto Sartor

El KOREO
Kara amikoj,
Antau cxio mi kore gratulas via du jaran vojagxo tra la mondo pere de esperanto.
Mi rimarkis el viaj vizitonta lando-listo ke Koreio ne trovigxas sed Cxinio estas indikita.
Se la situacio permesus, vi vizitu Sud-Koreion tra Cxinio. Vi tutfacile povas veni al Inchon, Koreio de Cxingtao, Cxinio per Pramo, por kio bezonata tempo estas 20 horoj.
En Koreio trovigxas multaj samideanoj, cxefe gejunuloj.
Oni diras, ke Koreo Esperantujo estas paradizo de mondvojagxantoj pere de Esperanto...
Esperante vian sukcesan vojag-planon, mi kore salutas.
Sincere via,
Lee Jung-Kee


EL KRIMEO
Saluton Rasxel kaj David !
Jalta E-Klubo 'TERO' gratulas vin okaze de vojagxo cxirkau la mondo kaj deziras al vi sukceson.
Jalta estas la plej fama ripozurbo en la tuta eksa Sovetunio. Gxi situas en duoninsulo Krimeo cxe Nigra Maro en Ukrainio kaj similas al Nicca.
Eble vi iam ekdeziros viziti Jalta - Bonvenon !
Amike kaj samideane viaj - teranoj
Jefim

EL TANZANIO
Karaj samideanoj,
Mi logxas en Tanzanio en la urbo Arusha. Chu vi jam vizitis Tanzanio ? se jes en kiuj urboj vi estis ?
Se vi ankorau planas viziti Tanzanion mi afable petas kontakti min. Samideane
Costatine Mashauri


EL MALAGASIO Saluton geamikoj,
Vi etos bonvenaj ! Dum unu jaro neniu esperantisto vizitis nin...
Mi restas je via dispono.
Eugène Raveloson

EL KONGOLANDO
Bonvolu legi en la pasporta servo de Tejo pri mi,
mi volas scii chu la du francoj vojaghontoj ne povus atingi mia lando,
char ni ofertas senpagan manghajhon.
Mi atendas vian respondon
Molière Ngangu


Ni ricevis ankorau Invitojn el KOLOMBIO, el ARMENIO, el KANADO... La afableco estas vere cxie en la mondo...