Retour au Sommaire

 

Ni nomigxas Rachel (24 jara) kaj David (26 jara) kaj ni logxas apud La Roche sur Yon, en okcidenta Francio. Rachel laboras kiel instruistino de 2 jaroj kaj David estas studento, estonta instruisto


Ni havas la planon vojagxi cxirkaux la mondo. Nia tutmondiro ekos la 15an de julio 2000 kaj gxi devas dauxri gxis juno 2002. Ni vojagxos nur kun niaj dorso-sakoj kaj ni trairos kvardek landojn per multe da veturiloj kaj ni pedveturos. Ni volas vidi lernejojn, gelernantojn kaj geinstruistojn en la landoj kiujn ni trairos. Ni korespondos kun francaj lernejoj per Inter-reto

La 15a de julio, ni ekiros el la fresxdate inauxgurita trafikcirklo ' Rond-point du Dr Zamenhof ' en La Roche sur Yon kaj nia unua etapo estos la Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos en Tel Aviv inter la 25a de julio kaj la 1a de auxgusto.

 

Ne estos nia unua kunveno cxar ni jam partoprenis al la Internacia Seminario en Germanio de 27/12/1999 gxis
03/01/ 2000.

Poste ni direktigxos al Egiptio kie ni restados dum proksimume du monatoj antaux reiri al Mez Oriento, Asio, Auxstralio, Ameriko kaj finfine ankoraux Afriko.

Ni deziras ne nur malkovri la homojn sed ankaux forte partopreni popularigon de Esperanto kiun ni diligente lernas.

 
Haut de page