Antau la Vojagxo...
Rachel Prual, 24-jara instruistino, kaj David Cholet, studento,
estonta instruisto, baldau ekiros el La Roche-sur-Yon (30 km de la
atlantika marbordo, 60 km sude de la urbo Nantes) por dujara vojagho
chirkau la mondo kun dorsosako. Ilia vojaghrimedo estos petveturado.
Krom la francan lingvon, ili scipovas la anglan kaj la germanan. Ili
lernis ankau la latinan. La ideo lerni Esperanton venis al ili antau
nelonge pro la spertoj akiritaj de Maryvonne kaj Bruno Robineau kiuj
vojaghis 8 jarojn chirkau la mondo, kaj de Gudule Le Pichon kaj
Laurent Cuenot, kiuj vojaghas nun chirkau Europo kun ilia filineto
Lola per chevale tirita rulhejmo.
Esperanton ili lernis tre rapide kaj plue lernas ghin diligente kun
subteno de Esperanto-Vendee kaj JEFO, kaj ili jam partoprenis
junularan seminarion en Germanio.
Ili deziras viziti lernejojn, gelernantojn (instruado ja ege interesas
ilin !) kaj povos interrilatigi ilin kun francaj lernejoj per
Interreto. Gravas ke Esperanto montrighu la chefa lingvo de perado de
informoj kaj intershanghoj. Ili forte deziras subteni Esperanton, sed
tio dependas ankau de la esperantistoj mem en la landoj kiujn ili
vizitos.
La elektitaj dato, horo kaj loko de la foriro estas la 15a de julio je
la 15a horo, che la trafikplaco "Rond-point du Dr Zamenhof" de La
Roche-sur-Yon. Ilia organizo "Le monde au bout du pouce" kaj
Esperanto-Vendee organizas piknikon je la 12a horo proksime de la
startoloko. Ili unue iros petveturile al sudfranca urbo Toulouse por
atingi Tel-Aviv aviadile. Ili partoprenos la Universalan Kongreson kaj
esperas tie havi multe da kontaktoj kun esperantistoj el la landoj
kiujn ili vizitos. Ili intencas viziti kvardekon da landoj ghis junio
2002.
Estas en la intereso de Esperanto mem ke ili ricevu fortan subtenon de
la esperantistoj, kiuj cetere povas eltiri grandan profiton de ilia
restado por Esperanto en la diversaj landoj, kiujn ili vizitos :
Israelo, Egiptio , Jordanio,
Turkio, Irano, Pakistano, Barato, Nepalo, Laoso, Vjetnamo,
Malajzio, Indonezio, Australio, Bolivio, Brazilo, Peruo,
Ekvadoro, Kolombio, Panamo, Kostariko, Nikaragvo, Honduraso,
Gvatemalo, Meksikio, Usono, Sudafriko, Madagaskaro, Mozambiko,
Tanzanio, Kenio, Senegalio, Malio, Mauritanio, Maroko, Hispanio kaj
reveno al Francio.