La Lasta Tago de nia tutmondiro...

Ne lacaj kaj sen butonoj...

La reveno en La Roche-sur-Yon de Rachel Prual kaj David Cholet post 23-monata petveturila vojagxo chirkau la mondo ghojigis chiujn. Kiel rimarkigis David iom sxerce dum la akcepto cxe la urbodomo, kontraue al tio kion iuj imagis, ili tute ne aspektis lacegaj kun butonoj sur la hauto.



Ilia vizagxo spegulis la gxojon esti sukcesintaj kaj retrovi familianojn kaj amikojn. Plian fojon, la trafikcirklo de D-ro Zamenhof -- la homo sen kiu la vojagxo certe estintus alia --, montrigxis ege utila kiel rendevuloko. Tamen, pro praktikeco, se ni devus konsili atribui la saman nomon por novaj ZEOj, se estas ebleco elekti, oni preferu eble skvaron au parkon...



En la urbodomo, en neformala etoso kiu taugas por festi sukceson, antau la glaso de amikeco, sinsekve parolis s-ro Fabrice Ordonneau, urba konsilanto pri internaciaj rilatoj, Henri Masson, prezidanto de la asocio Espéranto-Vendée, Rachel kaj David. En tiu oficiala akcepto partoprenis i.a. s-ro Francis Bruneau, direktoro de la Internaciaj rilatoj de La Roche-sur-Yon, ankau direktoro de la Domo de la Mondo kaj de la Civitano.



Li, kaj same s-ro Fabrice Ordonneau, nepre volis sciigi al ni kiom ili aprezas nian laboron kaj invitis nin pludauri tiun partoprenon en la disvolvado de la internaciaj rilatoj.

Priatentis la eventon tri gazetoj : -- "Ouest-France", "Vendée-Matin" kaj "Le Pays Yonnais"--, kaj la loka televido "Canal 15".

Henri MASSON